Page:The Esperanto Teacher.pdf/98

This page has been proofread, but needs to be validated.

75

accuracy. Mola, soft; molaĵo, a soft thing; moleco, softness. Amiko, a friend; amikaĵo, a friendly act; amikeco, friendliness, friendship. Eco, quality.

Vocabulary.

kuko, cake.

ligno, wood (substance).

alkoholo, alcohol.

araneo, spider.

ceremonio, ceremony.

heroo, hero.

frandaĵo, a dainty.

acido, acid.

vinagro, vinegar.

sulfuro, sulphur.

azotacido, nitric acid.

lago, lake.

objekto, object, thing.

tren-, drag.

fotograf-, photograph.

konfit-, preserve with sugar.

pak-, pack.

la ceteraj, the rest, remainder.

mirinda, wonderful.

peza, heavy.

oportuna, convenient.

La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. Akvo estas fluidaĵo. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian malklaraĵon. Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. Mi manĝis bongustan ovaĵon. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. Mi uzas nenian alkoholaĵon. Lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. “Malbonan eksteraĵon li havis,” respondis la hebreo. Ŝi pripensis la faritaĵojn de la tago pasinta. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo. La trenaĵo de la vesto estis longa. Ili sin movas, kiel vivaj estaĵoj.

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. Lia heroeco tre plaĉis al mi. Mi vivas kun ili en granda amikeco. Ni estas ja en la proksimeco de la