Page:The Esperanto Teacher.pdf/94

This page has been proofread, but needs to be validated.

71

Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. Nun la virino havas ĉion, ŝi pri nenio povas peti. Pri tio ĉi ne pensu. Tion oni vere ne povas diri pri vi. Estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volis scii. Li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi. Ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon.

Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. Li ekiris laŭ tiu ĉi rivero. Ili havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo. Ŝi povis laŭ sia plaĉo fosi kaj planti. La konkoj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo. Laŭ la komando “tri” vi ekpafos sur la arbon. La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco.

LESSON 39.

Kontraŭ. Anstataŭ. Krom.

Kontraŭ means against, opposite, or in opposition to as Li kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj, He courageously fought with us against our enemies. It is also used in the sense of overlooking, as La fenestro kontraŭ la strato, The window overlooking the street; and of facing, as Vizaĝo kontraŭ vizaĝo, Face to face. Kontraŭdiri, to contradict.

Anstataŭ means instead of, in the place of, as Mi iris Londonon anstataŭ Parizon, I went to london instead of to Paris. Mi iris hieraŭ anstataŭ morgaŭ, I went yesterday instead of to-morrow. Anstataŭ piediri, li veturis, Instead of going on foot, he drove. Anstataŭi, to take (or, be in) the place of; anstataŭigi, to put in the place of, to replace (by).

Krom means not including, in addition to, besides, as En la ĉambro estis neniu krom li, In the room there was nobody except him. La knabo estas granda, kaj krom tio, li estas bona, The boy is tall, and besides that, he is good.