Page:The Esperanto Teacher.pdf/93
70
Vocabulary.
ofico, office.
mastro, master.
kafo, coffee.
bieno, property.
kaŭzo, cause.
vend-, sell.
konvink-, convince.
kontenta, content, pleased.
sata, satiated.
Li sin kuracis por resaniĝi. Ŝi havis multege por rakonti. Li iris en la preĝejon, por fari la konfeson. Por iel pasigi la tempon. Neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li. Li uzis ĉiajn siajn fortojn por kontentigi sian mastron. Por mi estas tute egale, kie ajn mi loĝas. Prenu (la pagon) por la kafo.
Li mortis pro (aŭ, de) malsato. Mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Pro la ĉielo, ne faru tion ĉi. Li estis konvinkita, ke li pro si ne devas timi. Pro tio ĉi Venus lumas pli forte ol multaj aliaj steloj. Ĉu pro tio, aŭ ĉu pro ia alia kaŭzo, mi ne scias.
LESSON 38.
Pri. Laŭ.
Pri means concerning, in regard to, about, as Ni parolis pri nia amiko, We spoke about or concerning our friend.
Pripensi, to think about, to consider. Priparoli, to speak about. Priskribi, to describe.
Laŭ means according to, in accordance with, as Laŭ mia opinio, According to (or, in) my opinion. Laŭlonge, lengthways.
Vocabulary.
konko, shell.
komando, command.
eksteraĵo, exterior.
portreto, portrait
boneco, goodness.
fojo, time.
afero, affair, matter.
honesteco, honesty.
konvena, suitable, proper, respectable.
sonĝ-, dream.
ŝajn-, seem, appear.