Page:The Esperanto Teacher.pdf/76

This page has been proofread, but needs to be validated.

53

Vocabulary.

pulvo, gunpowder.

ŝtupo, step, stair.

tegmento, roof.

herbo, grass.

bruto, brute, beast, head of cattle.

lano, wool.

persono, person.

floreno, florin.

ŝilingo, shilling.

penco, penny.

glaso, a glass (tumbler).

brando, brandy.

tuko, a cloth.

*telertuketo, serviette.

ŝnuro, cord.

sablo, sand.

ŝafo, a sheep.

fajro, fire.

met-, put, set.

paŝt, feed (cause to feed), pasture.

sekv-, follow.

bar-, bar (obstruct).

batal-, battle, fight.

eksplod-, explode.

brava, brave.

kruta, steep.

hispana, Spanish.

vasta, vast, spacious.

precipe, chiefly, particularly.

preskaŭ, almost.

inter, between, among.

Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj. La vagonaro konsistis preskaŭ nur el personvagonoj. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. Sur la maro staris granda ŝipo, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Lia sekvantaro staris en la posto de la loĝio. Mallumaj montegaroj baras la vojon.

Floreno, ŝilingo kaj penco estas moneroj. Sablero enfalis en mian okulon. Unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon.

  • See page 84