Page:The Esperanto Teacher.pdf/71

This page has been proofread, but needs to be validated.

48

io. Mi sentas, ke io okazas. Neniam mi ion al vi donis. Mi volas fari al vi ion bonan. Kio tio ĉi estas? Kia ornamo tin ĉi estas? Kion mi vidas? Tio ĉi estas ĉio, pri kio mi parolis. Mi nenion cedos al vi. Nenion faru kontraŭ la patrino. Antaŭ ĉio estu fidela al vi mem. Ŝi eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povas kompreni.

iom. Ŝi parolis iom kolere. La_pupiloj de la okuloj iom post iom malgrandiĝis. Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas ĝin kredi? Kiom da mono vi havas? Mi havas neniom. Donu al mi tiom da akvo, kiom da vino.

iu. Iu venas; kiu ĝi estas? Ĉu iu kuraĝus tion fari? Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. Lingvo, en kiu neniu nin komprenos. Neniu el ili povis savi la dronanton. Li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Ni iros ĉiuj kune. Mi konas neniun en tiu urbo. Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj.

20c.

De kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi: mi ne scias. Oni petis lin atendi iom kun lia forveturo. Tiuj ĉi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. Li forveturis kun firma decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon. Se iu tion vidus, li malbenus la Fortunon. Mi donus cent funtojn sterlingajn, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Kioma horo (estas)? Baldaŭ la dekdua (horo).

LESSON 21.

Suffixes -eg-, -et-.

The suffixes -eg- and -et- are opposites; -eg- denotes a great size or degree, and -et- a small size or degree, of that which the word signifies, as domo, a house, domego, a mansion, dometo, a cottage; ŝnuro, a