Page:The Esperanto Teacher.pdf/59

This page has been proofread, but needs to be validated.

36

pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. En la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.

La nombro de la dancantoj estis granda. Ĝi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj ĉiam ripetas. Li konukis la vojaĝanton al la loko, kie la ŝtelintoj ripozis. Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. Homo, kiun oni devas juĝi, estas juiĝoto

16a.

Nun li diras al mi la veron. Hieraŭ li diris al mi la veron. Li ĉiam diradis al mi la veron. Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (, li estis dirinta al mi la veron). Li diros al mi la veron. Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron; (, li estos dirinta al mi la veron; antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. Mi ne farus la eraron se li antaŭe dirus al mi la veron (, se li estus dirinta al mi la veron). Kiam mi venos, diru al mi la veron. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (, estu dirinta al mi la veron). Mi volas diri al vi la veron. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (, mi volas esti dirinta la veron).


LESSON 17.

Participles can be used as adverbs when they refer to the subject, and tell some circumstance about the action, as “Walking along the street, John saw your friend.” “Walking along the street” tells the circumstance