Page:The Esperanto Teacher.pdf/51
28
Vocabulary
kresko, growth.
haro, hair (substance).
haroj, hair (of head).
nazo, nose.
vojo, road.
viro, man.
edzo, husband
nepo, grandson.
nevo, nephew
bovo, ox.
vidvo, widower.
fianĉo, fiancé.
nenio, nothing.
turment-, torment.
sent-, feel.
ben-, bless.
estim-, have esteem for.
ferm-, shut.
help-, help.
fariĝ-, become.
dekstra, right (hand).
meza, middle, medium.
dika, thick, stout.
mola, soft.
luma, light (luminous).
nobla, noble (character).
rekta, straight.
kurba, curved.
feliĉa, happy.
naskita, born.
fermita, shut.
eĉ, even.
longe, for a long time.
denove, anew, again.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas malgranda, li estas de meza kresko. Haro estas tre maldika. La nokto estas tiel malluma, ke ni nenion povas vidi eĉ antaŭ nia nazo. Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbonis la tagon, en kiu li estis naskita. Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. Ne estu maldanka.
La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. Mia fratino estas tre bela knabino. Mia onklino estas tre bona virino. Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. Mi havas bovon kaj bovinon. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.