Page:The Esperanto Teacher.pdf/45
22
Vocabulary
nomo, name.
vesto, coat, clothing.
kandelo, candle.
dometo, cottage.
akvo, water
spegulo, looking glass.
est-, be.
tuŝ-, touch.
aŭskult- listen.
pardon-, pardon.
uz-, use.
ordon- order.
babil-, chatter.
send-, send.
trink-, drink.
vol-, will, wish.
bat-, beat.
kuraĝ-, have courage.
rajd-, ride .
las-, let, leave.
kur-, run.
parol-, speak.
viv-, live, have life.
rest-, rest, remain.
honesta, honest
inda, worthy.
atenta, attentive.
kara, dear.
gaja, gay, cheerful.
tia, such.
longa, long.
sincera, sincere.
for, away, forth.
forte, strongly.
sole, alone.
Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. Kiu kuraĝas rajdi sur leono? Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.
Al leono ne donu la manon. Rakontu al mia juna amiko belan historion. Diru al la patro, ke mi estas diligenta. Diru al mi vian nomon. Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. Montru al mi vian novan veston. Infano, ne tuŝu la spegulon. Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj. Ne aŭskultu lin.
Li diras, ke mi estas atenta. Li petas, ke mi estu atenta. Ordonu al li, ke li ne babilu. Petu lin, ke li sendu al mi kandelon. La dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu. Ŝi forte deziris, ke li restu viva.
Li venu, kaj mi pardonos al li. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. Li ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian.