Page:The Esperanto Teacher.pdf/43
20
Mi havas cent pomojn. Mi havas centon da pomoj. Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. Mi aĉetis dekduon da kuleroj, kaj du dekduojn da forkoj. Mil jaroj (aŭ, milo da jaroj) faras miljaron.
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
9a.
To express a certain part or fraction, “-on-” is added to the number specifying what part, as 1/2, unu duono; 1/3 unu triono; 1/4, unu kvarono; 1/10, unu dekono; 1/1000, unu milono; 1/1000000, unu milionono. These words, being nouns, take “j” and “n” when required — 3/10, tri dekonoj; 27/200, dudek-sep ducentonoj; 19/1000, deknaŭ milonoj. Mi manĝir tri kvaronojn de la kuko, I ate three-quarters of the cake (see Lesson 35).
To express so many times a number -obl- is added to the number, as duobla, double; dekoble, ten times; trioble kvar estas (or faras) dekdu, three times four are twelve; sepoble ok faras kvindek ses, seven times eight make fifty-six.
To express by twos, by tens, etc., -op- is added to the number, as duope, by twos, or two together; dekope, by tens; kvindekope, by fifties, fifty together, or fifty at a time.
Tri estas duono de ses, ok estas kvar kvinonoj de dek. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn, tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.
Kvinoble sep estas tridek kvin. Por ĉiu tago mi ricevis kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. ( = tio estas) dek frankojn.