Page:The Esperanto Teacher.pdf/151

This page has been proofread, but needs to be validated.

128

mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataǔi en mia koro, vi atestu, kin vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, Kin revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaǔrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aǔ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenn’ nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aǔ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daǔros ankoraǔ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daǔros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesus esti lupoj unuj kontraǔ aliaj. Anstataǔ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vives inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraǔ tinj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas, Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn vi vidas nun en ĉi tin ĉambrego kaj kies nomo, ankoraǔ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas “esperantistoj.”

El “The British Esperantist.”

Kulpo, fault; trakti, to treat; prediki, to preach; gento, tribe, race; ŝovinisto, Chauvinist; Litovujo, Lithuania; sonĝo, dream; atesti, to bear witness; revi, to imagine, dream; bedaǔri, to regret; sklavo, slave; senco, meaning; rajto, right; alglui, to glue to, stick to, attach; lupo, wolf; trudi, to obtrude; moro, manners, custom; paco, peace; konsenti, to agree; kruda, crude, rough, raw; frukto, fruit; ŝati, to prize, appreciate, like.