Page:The Esperanto Teacher.pdf/150
127
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino, kaj la pacienco—
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
L. Zamenhof, el “Fundamenta Krestomatio.”
Celo, aim; simile, like; fantomo, phantom, apparition; sorto, fate; moko, mockery; elekti, to choose; flanko, side; guto, drop; frapi, to strike; bori, to bore; signo, sign; atingi, to attain; laca, weary; semo, reed; ĉesi, to cease; admoni, to exhort; koro, heart; vento, wind; subita, sudden; velki, to wither; deŝiri, to tear from, pluck off; akiri, to acquire; provi, to make trial of; hardi, to harden,
EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF.
EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO,
La 21an de Aǔgusto, 1907.
. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aǔdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj ĉar laǔ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotisino konsistas en malamo kontraǔ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laǔ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraǔ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! . . .
Vi staras nun antaǔ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun