Page:The Esperanto Teacher.pdf/148
125
Ni rigardis la sunon.
Ankaŭ la suno estis nur unu, nedividita.
En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo, rapide leviĝis kaj transflugis al la germana flanko.
Ĝi longe flirtis tie super la balanciĝantaj spikoj kaj trovinte amikon aǔ amikinon ankoraǔ mi trankvile revenis.
Samtempe kelke da hiruadoj, antaǔsentante proksimiĝon de fulmotondro, komencis kun laǔta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la limon...
— Vi vidas! — ekkriis Anjo kun infana triumfo.— La hirundoj kaj papilioj ne konsentas la “necesecon,” pri kiu vi tiel saĝe parolis.
Ĉi tiuj senkonsideraj vortoj malĝojigis min.
— Ah, Anjo, Anjo! — diris mi riproĉe, — ĉu vi forgesis, ke la homo estas pli saĝa kreitaĵo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj senpripensaj?...
Wiktor Gomulicki.
Greno, corn; placo, place, square; apogi, to lean on; ombrelo, umbrella, parasol; sojlo, threshold ; laǔta, loud; sekalo, rye; cejano, corn bluebottle; mielo, honey; bukedo, bouquet; paro, pair; spiko, ear of corn; linio, line; papilio, butterfly; flirti, flutter, wave; fulmo, lightning; tondro, thunder; pepi, to chirp.
PRINTEMPO VENOS.
Se la naturo rigidiĝas
De prem’ de l’ vintro frostiganta,
Se tute per la neĝ’ kovriĝas
Je longe tero ekdormanta,
Amiko kara! vi ne ploru:
Printempo venos kaj somero,
Ke la naturo ree floru,
Ke verdu, reviviĝu tero.
A. Naumann.