Page:The Esperanto Teacher.pdf/147
124
La barilo formis angulon kaj en la loko, kie kuniĝis du ĝiaj oblikvaj duonoj, ĝi havis pordegon, altan, larĝan kaj en tin momento tute malfermitan.
Ni proksimiĝis al la malalta barilo. Anjo ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por apogi al ĝi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni malfermis la pordon kaj viro stariĝis ĉe la sojlo kaj laŭte demandis:
— Ĉu vi iras eksterlandon?
Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de kampara propraĵo ..
Ĉi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.
La sekalo, kreskanta post ĝi, estis jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.
Germana estis eĉ la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de l’ konvolvoloj...
Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la riĉigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj ŝi tuj seiigis pri ĝi la laŭte demandantan viron.
Li reiĝis domon trankviliĝinta, sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis ĉiujn-niajn movojn.
Kun stranga sento ni komencis rigardi ĉirkaŭe.
— Kial? — demandis Anjo, larĝe malfermante la okulojn — sekve la spiko, kiu elkreskis tie ĉi el grajno alportita de tie de la vento, estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, ĝiaj fratoj, estas fremdoj nur tial, ke ili kreskas unu paŝon pli malproksime?
Mi penis klarigi al ŝi, ke tio ĉi estas tute natura, eĉ necesega.
— Por kiu?
Anstataŭ respondo mi levis la ŝultrojn.
Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la ĉielo, serĉante ankaŭ sur ĝi liman linion.
Sed la ĉielo estis nur unu, nedividita.