Page:The Esperanto Teacher.pdf/144

This page has been proofread, but needs to be validated.

121

EN PIRIN.

El Bulgaraj Rakontoj.

Klime perdis la vojon, la blovegoj estis kovrintaj ĉion: valojn, montetojn, vojojn, kampojn. Li eliris hieraŭ ĉe bona vetero el la vilaĝo, kaj nun?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj li ne scias, kie li troviĝas, kien li iras, kion li renkontos. Li komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia vilaĝo, en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de l’ sovaĝaj bestoj kaj de la pereo...

Subite li ekvidis tra la krepusko multajn nigrajn ombrojn, kiuj iris senbrue sur la neĝo. Kio estas tio ĉi? Ĉu lupoj? Ili estas tuta aro kaj venas de la dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La malsata aro rapide lin sekvas kun sovaĝaj bojoj... Kiom da tempo li kuris, li ne memoras... Antaŭ li ĉiam nudaĵo, ĉiam dezerto, ĉiam neĝa kampo. Subite Klime vidas, ke antaŭe ekmoviĝas io, lumaj punktoj brilas kaj lin renkontas: la bestaro elsenidis kelkajn lupojn por fermi lian iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton... Tiam li ree ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur ia krutaĵo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje implikiĝis je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis. Troviĝinte en la valo, Klime ĝoje vidis, ke li eniras en ian vilaĝon... Kia ĝi estas, ĉu pomaka*, ĉu kristana, — li ne pensas, ĉar la luparo lin persekutas eĉ tien ĉi. Ĝi iras post liaj kalkanoj... Li enŝoviĝis en ian pordegon, kiun, verŝajne, la ventego malfermis, kaj li alkuris al la fenestro, kin lumis. Kaj la lupoj ankaŭ kuras post li. Klime ŝovis malĝentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li ekĝemis: li vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la sanktfigurujon, kaj antaŭ ĝi la sanktlampeton...la

  • “Pomako” estas bulgaro fariginta mahometano.