Page:The Esperanto Teacher.pdf/143
120
VENTEGA NOKTO.
El Nord-germanaj Rakontoj.
La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaŭ si. Kia sonado estis en la aero! De malpruksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Ĉio, kion ĝi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi. Ĝi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle fugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen ĝi permesas al ili dum momento rekonsciiĝi, ili opinias, ke nun ĉesis la sovaĝa pelado, ke ili povas trankvile malleviĝi teren — jen la sovaĝulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komenciĝas. Nun ĝi estas en la torfejo; tie ĝi trovas nenion kun kio ĝi povus petoli; tiam ĝi atakas pluvnubon kiu ĵus volis ekpluvi — puŝegas en ĝian flankon, ĝis ĝi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj ĝemas kaj krakas. Ankoraŭ salton, kaj nun ĝi estas ĉe la lerneja domo, kiu staras kaŝite en arbetaĵoj inter la du vilaĝoj. Ho, kiel ĝi ĝojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie ĉi mi devas eniĝi! Per ĉiuj pordoj ĝi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Eĉ ne la lignan kovrilon de la truo en la frontono ĝi povas deŝiri, kvankam la rustiĝintaj hokoj preskaŭ ne plu povas teni ĝin. Sed almenaŭ ĝi klakas kaj frapegas per ĝi tiom, ke la edzino de la instruisto vekiĝas.
Heinrich Bandlow.
Nordo, north ; kirli, to whisk, to twirl; konseii, to be conscious; opinii, to be of opinion; torfo, peat; petoli, to play, tease; furiozi, to rage; ĝemi, to groan; kraki, to crack, crackle; kaduka, decayed, infirm; skui, to shake; vane, in vain; frontono, gable, fronton; rusti, to rust; hoko, hook; klaki, to clack, clap.