Page:The Esperanto Teacher.pdf/142
119
LIZI, ELZE, ELIZABET.
El Hungaraj Rakontoj.
Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome neniun en la tuta mondo.
Kun ŝi, kun Lizi, mi jam ligis amikecon, kiam mia malgranda fratino mortis je angino.
Tiam farigis tre silente en nia domo. Malantaŭe ĉirkaŭ la ĉevalstalo bruis ja la knavoj poste kiel antaŭe, sed al la loĝejo ili proksimiĝis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis ĝeni la nigre vestitan virinon, kiu senĉese, kvazaŭ senspirite, la funebrajn ĉambrojn trapaŝis; de frua mateno ĝis malfrua vespero, en pensojn profundiĝinta, ŝi travagis la loĝejon, senripoze kiel la pendolo de l' horloĝo, kvazaŭ ŝi eterne iun aŭ ion serĉus. Iafoje ŝi malfermis la ŝrankojn kaj tirkestoju laŭ vico. Tiam mi ĉiam vidis en ŝia mano malgrandajn infanorobojn, ŝuojn kaj antaŭtukojn, kiujn ŝi longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj, la skribkajeroj kaj ĉiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis al mia malgranda fratino.
Pri mi ŝi tute ne okupiĝis—ŝi nun pli amis la mortinton, ol ĉiujn vivantojn—kaj tamen mi ĉiam ŝteliris post ŝi. Se mi iafoje ŝian robon ekprenis, aŭ ŝian brakon karesis, por ke ŝi min nur rimarku, ŝi ekrigardis min indiferente per siaj karaj, de nokta plorado lacaj okuloj, aŭ diris: “Kion vi volas, Janko? Ĉu mi devas doni al vi oranĝojn?”
Ŝi tiam eltiris la tirkeston, kie la oranĝoj kuŝis, kaj lasis min elekti, kiom mi volis. Kaj mi tute ne volis oranĝojn, mi nur estis ĵaluza je mia malgranda, mortinta fratino.
Ferenc Herczeg.
Ligi, to bind; angino, quinsy; stalo, stable, stall; pinto, point; ĝeni, to trouble, disturb; funebro, mourning; pendolo, pendulum; ŝrunko, cupboard; tirkesto, drawer; vico, turn; antaŭtuko, apron; laca, weary; ĵaluza, jealous.