Page:The Esperanto Teacher.pdf/138

This page has been proofread, but needs to be validated.

115

Nun ŝi sidas: ŝi pene klinas siajn krurojn; ŝi povas movi nek ia gennojn nek la piedojn; eĉ la brakoj rigide pendas de la ŝultroj; ŝi ne plu turnas la kapon: ŝi tuj ekdormos.

Mi kuŝis sur la tero mem: tiam la dorso, la ventro, la membroj, eĉ la ostoj iom suferis.

Okulo blinda ne vidas lumon, orelo sturda ne aŭdas sonojn, buŝo muta ne diras vortojn, koro fermita ne ĝuas amon.

Tiu ĉi frukto, antaŭe acida, estas nun matura: la nazo flaras ĝian odoron agrablan, la mano esploras ĝian glatan ŝelon, baldaŭ la dentoj mordos ĝian molan karnon kaj la lango gustumos ĝian dolĉan sukon.

Momente silentu, vi faros plezuron al mi, kaj mia kapdoloro malaperos.

Trajto, feature; frunto, forehead; bruna, brown; vango, cheek ; mentono, chin; barbo, beard; gorĝo, throat; etendi, to extend, to stretch out; skui, to shake; sango, blood; arterio, artery ; vejno, vein; haŭto, skin; muskolo, muscle; nervo, nerve; cerbo, brain; kruro, leg; ventro, belly; membro, limb, member; osto, bone ; ĝui, to enjoy; esplori, to examine; glata, smooth; ŝelo, rind, bark; karno, flesh; suko, juice.

ANTAǓFABELO

El Fabeloj al Helenjo.

El Rusaj Rakontoj.

Baju*), baju, baju!...

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj paĉjo rakontos fabelojn. Kredeble, ĉiuj estas tie ĉi: kato, kaj vilaĝa hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kaĝo, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komenciĝos. Jen

  • Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn.