Page:The Esperanto Teacher.pdf/137
114
Parolu, mi estas preta lerni de vi — diris Jupitero ridetante.
— Eble mi kurus ankoraŭ pli rapide, se miaj piedoj estus pli longaj kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ornamus min; pli larĝa brusto pligrandigus miajn fortojn; kaj ĉar vi destinis min por porti vian favoratan, homon, vi povus sur mian dorson meti pretan selon.
— Bone — diris Jupitero — atendu momenton! — kaj li kreis kamelon.
Ekvidinte la novan beston, la ĉevalo ektremis de l’ timo kaj abomeno.
— Jen la altaj piedoj, kiajn vi deziris — diris Jupitero — jen la longa cigna kolo, larĝa brusto kaj preta selo. Ĉu vi deziras, ke mi tiel aliformigu vin?
El Unua Legolibro de Kabe.
Trono, throne; ŝajni, to seem; preta, ready; cigno, swan; ornami, to ornament; brusto, chest; destini, to destine, appoint; selo, saddle; tremi, to tremble; abomeno, disgust.
LA HOMA KORPO KAJ LA SENTOJ.
El Serba Esperantisto.
Petu Johanon, ke li alproksimiĝu, ke li paŝu al vi, por ke vi observu la trajtojn de lia vizaĝo.
Lia frunto estas alta kun brune blondaj haroj, liaj vangoj estas rondaj, lian mentonon kovras dika barbo, kiu kaŝas la gorgon.
Johanino jam faris longan marŝon, ŝi ĵus haltis: ŝi spiras forte, ŝia kolo sin streĉas, ŝia brusto sin etendas, kaj skuiĝas ŝiaj flankoj; ŝia koro forte batas, ŝia sango rapide kuras en la arterioj kaj vejnoj; ŝia haŭto fariĝis brula.
Ŝi ŝajnas laca ne nur muskole, sed nerve kaj cerbe. Diru al ŝi, ke ŝi ripozu kaj ne restu stare, ke ŝi sidigu sin.