Page:The Esperanto Teacher.pdf/101

This page has been proofread, but needs to be validated.

78

as Reĝo a king; reĝido, a king’s son, a prince. Kato, a cat; katido, a kitten. Ŝafo, a sheep; ŝafido, a lamb.

The prefix pra- means of generations ago, great-grand-, as, avo, grandfather; pra-avo, great-grandfather. It is also used for descendants, as pra-nepo, great-grandson. Praa, primitive or primeval.

The suffix -ĉj- is added to men’s names and -nj- to women’s names to form pet names, part of the name being left out, as Petro, Peter; Peĉjo, Pete. Klaro, Clara; Klanjo, Clarrie. Paĉjo (from patro), papa; panjo, mamma.

Vocabulary.

altaro, altar.

parenco, relation.

doktoro, doctor (law, etc.).

stato, state, condition.

koko, cock.

gratul-, congratulate.

deven-, originate, descend from.

adres-, address (a letter).

telegraf-, telegraph.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. La gefianĉoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La gereĝoj forveturis Kordovon. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.

La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.